CERL kaj UAICL organisos kursojn en la loko de la fervojistoj por la lionanoj. Eblas legi informojn sur la reto :
ffea-liono.over-blog.com
CERL kaj UAICL organisos kursojn en la loko de la fervojistoj por la lionanoj. Eblas legi informojn sur la reto :
ffea-liono.over-blog.com
Jen estas retpoŝto de Hori Jasuo pri la situacio en Japanio.
La 22an de marto 2011
Hodiaŭ
estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.
Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruataĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.
Jen estas malbonaj novaĵoj.
1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per
nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.
En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.Post
ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al
japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de
vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege.
Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.>
> HORI Jasuo (s-ro)
> 10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
Ni ankaŭ vizitis la solaran ŝipeton kie loĝis la animo de la mortita
reĝo por ĝia longa vojaĝo ĝis la deo. Tiu ligna ŝipo mezuras 43 metrojn. Kaj iliaj tabuloj ne tenas per najloj sed ŝnuroj. Oni informas min pri la forpaso de Claude Piron 76 jaraĝa pro kor-problemo.
Mi malkovris lin kiam mi studis "Gerda malaperis" sur la reto. Poste mi legis "Tien". Kaj mi kopiis sur mia blogo lian tekston : "la konfesoj de frenezulo" 1, 2, 3, en la franca.
Li restos en niaj kapoj la plej perfektan homon por esperanta ago.
Ĉi tie estas vilaĝoj ĉe monteto
Oni povas ankoraŭ vidi salan dezerton. Male vi kredas, ne estas monto for : estas miraĝo !
Tous les mots en Espéranto sont construits autour d'un radical auquel on ajoute un ou plusieurs affixes (préfixe ou suffixe) qui en précisent le sens.
Préfixes :
|
Préfixe
|
Signification
|
Exemple sans
|
Exemple avec
|
|
bo
|
la parenté par mariage
|
patro = père
|
bopatro = beau-père
|
|
dis
|
la dissémination
|
doni = donner
|
disdoni = distribuer
|
|
ek
|
le début, la brièveté
|
krii = crier
|
ekkrii = s'écrier
|
|
eks
|
la cessation d'un état
|
edzo = époux
|
eksedzo = ex-époux
|
|
ge
|
la réunion des deux sexes
|
patro = père
|
gepatroj = parents (père et mère)
|
|
mal
|
le contraire
|
facila = facile
|
malfacila = difficile
|
|
mis
|
action mal faite, erronée
|
trafi = atteindre
|
mistrafi = manquer
|
|
pra
|
l'origine, la parenté éloignée
|
avo = grand-père
|
praavo = arrière-grand-père
|
|
re
|
la réitération, le retour
|
fari = faire
|
refari = refaire
|
|
retro
|
l'action en sens inverse
|
iri = aller
|
retroiri = reculer
|
Suffixes :
|
Suffixe
|
Signification
|
Exemples sans
|
Exemples avec
|
|
aĉ
|
idée péjorative, mépris
|
ĉevalo = cheval
|
ĉevalaĉo = rosse
|
|
ad
|
l'action, la durée
|
parolo = parole
|
parolado = discours
|
|
aĵ
|
un objet
|
vidi = voir
|
vidaĵo = vue, spectacle
|
|
an
|
un habitant, partisan
|
Parizo = Paris
|
parizano = parisien
|
|
ar
|
une collection
|
vertebro = vertèbre
|
vertebraro = colonne vertébrale
|
|
ĉj
|
diminutif caressant masculin
|
patro = père
|
paĉjo = papa
|
|
eble
|
la possibilité
|
fari = faire
|
farebla = faisable
|
|
ec
|
la qualité
|
mola = mou
|
moleco = mollesse
|
|
eg
|
superlatif
|
granda = grand
|
grandega = immense
|
|
ej
|
le lieu
|
lerni = apprendre
|
lernejo = école
|
|
em
|
le penchant
|
manĝi = manger
|
manĝema = gourmand
|
|
end
|
le but proposé, ce qui doit être
|
dividi = diviser
|
dividendo= dividende
|
|
er
|
la parcelle
|
sablo = sable
|
sablero = grain de sable
|
|
estr
|
le chef
|
urbo = ville
|
urbestro = maire
|
|
et
|
diminutif
|
ĉambro = chambre
|
ĉambreto = chambrette
|
|
i
|
nom de pays
|
Franco = un Français
|
Francio = France
|
|
id
|
le descendant
|
ĉevalo = cheval
|
ĉevalido = poulain
|
|
ig
|
faire, rendre
|
bela = beau
|
beligi = rendre beau, embellir
|
|
iĝ
|
devenir
|
bela = beau
|
beliĝi = devenir beau, s'embellir
|
|
il
|
l'instrument
|
haki = hacher
|
hakilo = hache
|
|
in
|
le féminin
|
bovo = boeuf
|
bovino = vache
|
|
ind
|
la dignité
|
honori = honorer
|
honorinda = honorable
|
|
ing
|
le contenant partiel
|
kandelo = chandelle
|
kandelingo = chandelier
|
|
ism
|
une doctrine, un système
|
spirito = esprit
|
spiritismo = spiritisme
|
|
ist
|
le métier
|
dento = dent
|
dentisto = dentiste
|
|
iv
|
le pouvoir, la capacité, la faculté
|
produkti = produire
|
produktiva = productif
|
|
iz
|
appliquer sur, garnir de
|
najli= clouer
|
najlizi = clouter
|
|
nj
|
diminutif caressant féminin
|
patrino= mère
|
panjo= maman
|
|
obl
|
indique le multiple
|
tri = trois
|
trioblo = triple
|
|
on
|
indique la fraction
|
tri = trois
|
triono = tiers
|
|
op
|
indique le groupement
|
tri = trois
|
triopo = trio ; triope = par trois
|
|
uj
|
le contenant total
|
sukero = sucre
|
sukerujo = sucrier
|
|
ul
|
le caractère
|
vagi = vagabonder
|
vagulo = vagabond
|
|
um
|
indéterminé
|
kolo = cou
|
kolumo = col de vêtement
|
Momento estas pensi pri
ferioj ... Ĉi tie, kelkaj fotoj por envigi !
C'est le moment de penser aux vacances ...Voici de quoi vous faire saliver.
Mi ne ankoraŭ priskibis pri
Samarkando la granda.
Je n'avais pas encore écrit sur Samarcande la Grande. En fait, il y a tellement de choses à dire que je ne savais pas
par où commencer.
Komence, mi montros al vi, la grandegan moskeon de Bibi Ĥanum (1399-1404), nomo de la preferita edzino de
Timur. Siatempe, ĝi estis la plej granda moskeo en Centra Azio.
Alors je vais montrer la grandiose mosquée de Bibi Khanoun, que Tamerlan, de retour du sac de Delhi avec un énorme
butin, a fait construire. Il voulait la plus grande et la plus belle mosquée du monde (il était très mégalo). Une légende est attachée à cette mosquée. Selon la légende, la première femme de
Tamerlen, Bibi Khanoun, princesse chinoise, aurait séduit l'architecte de la mosquée et Tamerlan de retour de guerre n'aurait pas du tout apprécié ...
La konstruaĵoj estis altaj
de 30 ĝis 50 metroj. La dekoraĵoj faritaj el marmoro, bakita tero kaj mozaikoj estis belegaj.
Les édifices avaient entre 30 et 50 mètres de haut. Les décorations en marbre, terre cuite et mosaïques étaient
magnifiques.
Au centre de la cour, on peut voir un grand lutrin où était déposé le grand Coran d'Osman mesurant environ 1 mètre et conservé à Tachkent. La tradition promet des enfants aux femmes stériles qui ramperont trois fois entre les neufs pieds du lutrin. Il faut être suffisamment souple et mince !
Mia vojaĝo en Uzbekistano en 2003
La 19a de aprilo, ToŝkentKun la edzo, ni iris Uzbekistanon per aviadilo. Ok horojn daŭris la vojaĝo. Ni retrovis la filinon en la flughaveno de Toŝkent. Poste, ni veturis la hotelon por lasi la bagaĝojn.
Ni vizitis Toŝkent kun gvidistino. Ne estas multaj monumentoj
pro la tertremo de la 26a de aprilo 1966, je la kvina, kiu detruiis la urbon. Cetere, monumento elvokas tiun eventon.
Ni vizitis la mederson "Kukeldaŝ",
la mederson Barak Khan
la mozoleon de Abou Bakr Mohammed Kaffal Chachi, doktoro de islamo, filozofo kaj poeto kiu vivis de 904 ĝis 979.
Ni vagis en la bazaro "Ĉorsur", sub bela turkiza kupolo.
Vespere, je la kvina, ni iris al la teatro Navoj kiu estis tre fama poeto en Uzbekistano. Ni spektis "Faŭston" de
Gounod, kantitan en la rusa lingvo. Ĝi daŭris tri horojn ĉar krom la kantoj estis la dancoj. Estis tre bela spektaklo. Mi bone konas la libreton, do ne ĝenis min la rusaj paroloj. La prezo estis
tre ĉipa, la operejo de Toŝkent estanta la pli malmultekosta de Azio.
| Juin 2012 | ||||||||||
| L | M | M | J | V | S | D | ||||
| 1 | 2 | 3 | ||||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
|
||||||||||
Komentoj